-
-
Esperanto
-
-
41
|Jueces 20:41|
Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis.
-
42
|Jueces 20:42|
Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,
-
43
|Jueces 20:43|
cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea.
-
44
|Jueces 20:44|
Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj.
-
45
|Jueces 20:45|
Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn.
-
46
|Jueces 20:46|
La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.
-
47
|Jueces 20:47|
Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis cxe la roko Rimon kvar monatojn.
-
48
|Jueces 20:48|
Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5