-
-
Esperanto
-
-
21
|Jueces 20:21|
Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.
-
22
|Jueces 20:22|
Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuragxon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.
-
23
|Jueces 20:23|
Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.
-
24
|Jueces 20:24|
Kaj la Izraelidoj alpasxis al la Benjamenidoj en la dua tago.
-
25
|Jueces 20:25|
Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraux dek ok mil homojn sur la teron; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.
-
26
|Jueces 20:26|
Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.
-
27
|Jueces 20:27|
Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
-
28
|Jueces 20:28|
kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.
-
29
|Jueces 20:29|
Kaj la Izraelidoj arangxis embuskojn cxirkauxe de Gibea.
-
30
|Jueces 20:30|
Kaj la Izraelidoj eliris kontraux la Benjamenidojn en la tria tago kaj starigxis kontraux Gibea kiel antauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5