-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 11:41|
Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura.
-
42
|Lucas 11:42|
Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
-
43
|Lucas 11:43|
Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.
-
44
|Lucas 11:44|
Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
-
45
|Lucas 11:45|
Kaj unu el la legxistoj responde diris al li:Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas.
-
46
|Lucas 11:46|
Kaj li diris:Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la sxargxojn.
-
47
|Lucas 11:47|
Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.
-
48
|Lucas 11:48|
Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn.
-
49
|Lucas 11:49|
Tial ankaux diris la sagxo de Dio:Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;
-
50
|Lucas 11:50|
por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7