-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 13:1|
Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj.
-
2
|Lucas 13:2|
Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?
-
3
|Lucas 13:3|
Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos.
-
4
|Lucas 13:4|
Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?
-
5
|Lucas 13:5|
Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.
-
6
|Lucas 13:6|
Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis.
-
7
|Lucas 13:7|
Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron?
-
8
|Lucas 13:8|
Sed li responde diris:Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon;
-
9
|Lucas 13:9|
kaj se gxi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.
-
10
|Lucas 13:10|
Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5