-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 15:1|
Kaj cxiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimigxis al li, por auxskulti lin.
-
2
|Lucas 15:2|
Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.
-
3
|Lucas 15:3|
Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante:
-
4
|Lucas 15:4|
Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos?
-
5
|Lucas 15:5|
Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante.
-
6
|Lucas 15:6|
Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.
-
7
|Lucas 15:7|
Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.
-
8
|Lucas 15:8|
Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos?
-
9
|Lucas 15:9|
Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis.
-
10
|Lucas 15:10|
Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5