-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 17:21|
kaj oni ne diros:Jen cxi tie, aux:Jen tie! cxar jen la regno de Dio estas inter vi.
-
22
|Lucas 17:22|
Kaj li diris al la discxiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
-
23
|Lucas 17:23|
Kaj ili diros al vi:Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu;
-
24
|Lucas 17:24|
cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.
-
25
|Lucas 17:25|
Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malsxatata de cxi tiu generacio.
-
26
|Lucas 17:26|
Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.
-
27
|Lucas 17:27|
Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn.
-
28
|Lucas 17:28|
Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis;
-
29
|Lucas 17:29|
sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn;
-
30
|Lucas 17:30|
tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5