-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 18:11|
La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto.
-
12
|Lucas 18:12|
Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras.
-
13
|Lucas 18:13|
Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
-
14
|Lucas 18:14|
Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
-
15
|Lucas 18:15|
Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin.
-
16
|Lucas 18:16|
Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.
-
17
|Lucas 18:17|
Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.
-
18
|Lucas 18:18|
Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
-
19
|Lucas 18:19|
Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
-
20
|Lucas 18:20|
Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3