-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 19:41|
Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,
-
42
|Lucas 19:42|
dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj.
-
43
|Lucas 19:43|
CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin,
-
44
|Lucas 19:44|
kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.
-
45
|Lucas 19:45|
Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,
-
46
|Lucas 19:46|
dirante al ili:Estas skribite:Mia domo estos domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.
-
47
|Lucas 19:47|
Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi,
-
48
|Lucas 19:48|
kaj ne trovis, kion fari, cxar la tuta popolo tre atente auxskultis lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5