-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 1:11|
Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.
-
12
|Lucas 1:12|
Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.
-
13
|Lucas 1:13|
Sed la angxelo diris al li:Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
-
14
|Lucas 1:14|
Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo.
-
15
|Lucas 1:15|
CXar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.
-
16
|Lucas 1:16|
Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.
-
17
|Lucas 1:17|
Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.
-
18
|Lucas 1:18|
Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon.
-
19
|Lucas 1:19|
Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.
-
20
|Lucas 1:20|
Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos siatempe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7