-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 24:41|
Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?
-
42
|Lucas 24:42|
Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo.
-
43
|Lucas 24:43|
Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.
-
44
|Lucas 24:44|
Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
-
45
|Lucas 24:45|
Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
-
46
|Lucas 24:46|
kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon;
-
47
|Lucas 24:47|
kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.
-
48
|Lucas 24:48|
Vi estas atestantoj pri tio.
-
49
|Lucas 24:49|
Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.
-
50
|Lucas 24:50|
Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31