-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 3:11|
Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same.
-
12
|Lucas 3:12|
Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:Majstro, kion ni faru?
-
13
|Lucas 3:13|
Kaj li diris al ili:Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.
-
14
|Lucas 3:14|
Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
-
15
|Lucas 3:15|
Kaj kiam la popolo atendis, kaj cxiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, cxu eble li estas la Kristo,
-
16
|Lucas 3:16|
Johano respondis al cxiuj, dirante:Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
-
17
|Lucas 3:17|
lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
-
18
|Lucas 3:18|
Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
-
19
|Lucas 3:19|
Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo faris,
-
20
|Lucas 3:20|
aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en malliberejo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5