-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 4:21|
Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.
-
22
|Lucas 4:22|
Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?
-
23
|Lucas 4:23|
Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.
-
24
|Lucas 4:24|
Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
-
25
|Lucas 4:25|
Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
-
26
|Lucas 4:26|
kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
-
27
|Lucas 4:27|
Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
-
28
|Lucas 4:28|
Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion;
-
29
|Lucas 4:29|
kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren.
-
30
|Lucas 4:30|
Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5