-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 5:11|
Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.
-
12
|Lucas 5:12|
Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
-
13
|Lucas 5:13|
Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
-
14
|Lucas 5:14|
Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.
-
15
|Lucas 5:15|
Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.
-
16
|Lucas 5:16|
Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj pregxadis.
-
17
|Lucas 5:17|
Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.
-
18
|Lucas 5:18|
Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li.
-
19
|Lucas 5:19|
Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.
-
20
|Lucas 5:20|
Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3