-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 2:21|
Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.
-
22
|Lucas 2:22|
Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,
-
23
|Lucas 2:23|
kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo:CXiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo;
-
24
|Lucas 2:24|
kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.
-
25
|Lucas 2:25|
Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.
-
26
|Lucas 2:26|
Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.
-
27
|Lucas 2:27|
Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,
-
28
|Lucas 2:28|
tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:
-
29
|Lucas 2:29|
Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco,
-
30
|Lucas 2:30|
CXar miaj okuloj vidis Vian savon,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5