-
-
Esperanto
-
-
49
|Lucas 23:49|
Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
-
50
|Lucas 23:50|
Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
-
51
|Lucas 23:51|
(li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
-
52
|Lucas 23:52|
irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
-
53
|Lucas 23:53|
Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis.
-
54
|Lucas 23:54|
Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
-
55
|Lucas 23:55|
Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
-
56
|Lucas 23:56|
Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.
-
1
|Lucas 24:1|
Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.
-
2
|Lucas 24:2|
Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5