-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 10:1|
CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron;
-
2
|1 Corintios 10:2|
kaj cxiuj baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro;
-
3
|1 Corintios 10:3|
kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon;
-
4
|1 Corintios 10:4|
kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.
-
5
|1 Corintios 10:5|
Tamen la plejmulto el ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.
-
6
|1 Corintios 10:6|
Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis.
-
7
|1 Corintios 10:7|
Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.
-
8
|1 Corintios 10:8|
Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.
-
9
|1 Corintios 10:9|
Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
-
10
|1 Corintios 10:10|
Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13