-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Corintios 10:11|
Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.
-
12
|1 Corintios 10:12|
Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.
-
13
|1 Corintios 10:13|
Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.
-
14
|1 Corintios 10:14|
Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.
-
15
|1 Corintios 10:15|
Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras.
-
16
|1 Corintios 10:16|
CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?
-
17
|1 Corintios 10:17|
pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.
-
18
|1 Corintios 10:18|
Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?
-
19
|1 Corintios 10:19|
Kion do mi diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io?
-
20
|1 Corintios 10:20|
Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7