-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 16:1|
Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru.
-
2
|1 Corintios 16:2|
La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
-
3
|1 Corintios 16:3|
Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;
-
4
|1 Corintios 16:4|
kaj se konvenos, ke mi ankaux tien vojagxu, ili vojagxos kun mi.
-
5
|1 Corintios 16:5|
Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; cxar Makedonujon mi ja trapasos;
-
6
|1 Corintios 16:6|
sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos.
-
7
|1 Corintios 16:7|
CXar mi ne volas vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe vi, se la Sinjoro permesos.
-
8
|1 Corintios 16:8|
Sed mi restos en Efeso gxis Pentekosto;
-
9
|1 Corintios 16:9|
cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj estas multaj kontrauxstarantoj.
-
10
|1 Corintios 16:10|
Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu cxe vi sentime; cxar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaux;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13