-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Corintios 16:11|
neniu do lin malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; cxar mi atendas lin kun la fratoj.
-
12
|1 Corintios 16:12|
Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.
-
13
|1 Corintios 16:13|
Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu.
-
14
|1 Corintios 16:14|
CXio via estu farata en amo.
-
15
|1 Corintios 16:15|
Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al la servo de la sanktuloj),
-
16
|1 Corintios 16:16|
ke vi ankaux submetigxu al tiaj, kaj al cxiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.
-
17
|1 Corintios 16:17|
Kaj mi gxojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian mankajxon ili plenigis.
-
18
|1 Corintios 16:18|
CXar ili refresxigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.
-
19
|1 Corintios 16:19|
La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.
-
20
|1 Corintios 16:20|
CXiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13