-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 7:11|
Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.
-
12
|1 Reyes 7:12|
Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.
-
13
|1 Reyes 7:13|
La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon.
-
14
|1 Reyes 7:14|
Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.
-
15
|1 Reyes 7:15|
Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
-
16
|1 Reyes 7:16|
Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
-
17
|1 Reyes 7:17|
Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.
-
18
|1 Reyes 7:18|
Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.
-
19
|1 Reyes 7:19|
La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
-
20
|1 Reyes 7:20|
Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16