-
-
Esperanto
-
-
41
|1 Reyes 7:41|
la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
-
42
|1 Reyes 7:42|
kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
-
43
|1 Reyes 7:43|
kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj;
-
44
|1 Reyes 7:44|
kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
-
45
|1 Reyes 7:45|
kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
-
46
|1 Reyes 7:46|
En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
-
47
|1 Reyes 7:47|
Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
-
48
|1 Reyes 7:48|
Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
-
49
|1 Reyes 7:49|
kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
-
50
|1 Reyes 7:50|
kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7