-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Reyes 7:21|
Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.
-
22
|1 Reyes 7:22|
Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
-
23
|1 Reyes 7:23|
Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.
-
24
|1 Reyes 7:24|
Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.
-
25
|1 Reyes 7:25|
GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.
-
26
|1 Reyes 7:26|
GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat´?¢ojn.
-
27
|1 Reyes 7:27|
Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
-
28
|1 Reyes 7:28|
Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
-
29
|1 Reyes 7:29|
Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
-
30
|1 Reyes 7:30|
Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16