-
-
Esperanto
-
-
24
|1 Reyes 4:24|
CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.
-
25
|1 Reyes 4:25|
Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.
-
26
|1 Reyes 4:26|
Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
-
27
|1 Reyes 4:27|
Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.
-
28
|1 Reyes 4:28|
Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.
-
29
|1 Reyes 4:29|
Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
-
30
|1 Reyes 4:30|
Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.
-
31
|1 Reyes 4:31|
Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.
-
32
|1 Reyes 4:32|
Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
-
33
|1 Reyes 4:33|
Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7