-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Reyes 1:1|
La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.
-
2
|1 Reyes 1:2|
Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme.
-
3
|1 Reyes 1:3|
Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo.
-
4
|1 Reyes 1:4|
La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.
-
5
|1 Reyes 1:5|
Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.
-
6
|1 Reyes 1:6|
Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom.
-
7
|1 Reyes 1:7|
Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
-
8
|1 Reyes 1:8|
Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
-
9
|1 Reyes 1:9|
Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.
-
10
|1 Reyes 1:10|
Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7