-
-
Esperanto
-
-
8
|1 Reyes 2:8|
Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo.
-
9
|1 Reyes 2:9|
Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.
-
10
|1 Reyes 2:10|
Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.
-
11
|1 Reyes 2:11|
La tempo, kiun David regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn.
-
12
|1 Reyes 2:12|
Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia regxado tre fortikigxis.
-
13
|1 Reyes 2:13|
Adonija, filo de HXagit, venis al Bat-SXeba, patrino de Salomono. SXi diris:CXu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco.
-
14
|1 Reyes 2:14|
Kaj li diris:Mi havas aferon al vi. SXi respondis:Parolu.
-
15
|1 Reyes 2:15|
Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita al li.
-
16
|1 Reyes 2:16|
Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj sxi diris al li:Parolu.
-
17
|1 Reyes 2:17|
Kaj li diris:Diru, mi petas, al la regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la SXunemaninon Abisxag kiel edzinon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5