-
-
Esperanto
-
-
38
|1 Reyes 2:38|
Kaj SXimei diris al la regxo:Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via servanto faros. Kaj SXimei logxis en Jerusalem multe da tempo.
-
39
|1 Reyes 2:39|
Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.
-
40
|1 Reyes 2:40|
Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.
-
41
|1 Reyes 2:41|
Kaj oni raportis al Salomono, ke SXimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis.
-
42
|1 Reyes 2:42|
Tiam la regxo sendis, kaj vokigis SXimein, kaj diris al li:Mi jxurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi auxdis.
-
43
|1 Reyes 2:43|
Kial do vi ne observis la jxuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?
-
44
|1 Reyes 2:44|
Kaj la regxo diris al SXimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo.
-
45
|1 Reyes 2:45|
Sed la regxo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaux la Eternulo eterne.
-
46
|1 Reyes 2:46|
Kaj la regxo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj cxi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikigxis en la manoj de Salomono.
-
1
|1 Reyes 3:1|
Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7