-
-
Esperanto
-
-
12
|1 Reyes 3:12|
tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
-
13
|1 Reyes 3:13|
Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.
-
14
|1 Reyes 3:14|
Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
-
15
|1 Reyes 3:15|
Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.
-
16
|1 Reyes 3:16|
Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.
-
17
|1 Reyes 3:17|
Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.
-
18
|1 Reyes 3:18|
En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.
-
19
|1 Reyes 3:19|
Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.
-
20
|1 Reyes 3:20|
Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.
-
21
|1 Reyes 3:21|
Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7