-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 1:11|
Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?
-
12
|1 Reyes 1:12|
Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.
-
13
|1 Reyes 1:13|
Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo?
-
14
|1 Reyes 1:14|
Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
-
15
|1 Reyes 1:15|
Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo.
-
16
|1 Reyes 1:16|
Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi?
-
17
|1 Reyes 1:17|
Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
-
18
|1 Reyes 1:18|
Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias.
-
19
|1 Reyes 1:19|
Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.
-
20
|1 Reyes 1:20|
Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4