-
-
Esperanto
-
-
51
|1 Reyes 1:51|
Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.
-
52
|1 Reyes 1:52|
Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos.
-
53
|1 Reyes 1:53|
Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.
-
1
|1 Reyes 2:1|
Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene:
-
2
|1 Reyes 2:2|
Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.
-
3
|1 Reyes 2:3|
Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
-
4
|1 Reyes 2:4|
por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.
-
5
|1 Reyes 2:5|
Ankaux vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj.
-
6
|1 Reyes 2:6|
Agu laux via sagxo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en SXeolon.
-
7
|1 Reyes 2:7|
Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5