-
-
Esperanto
-
-
34
|1 Reyes 7:34|
Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem.
-
35
|1 Reyes 7:35|
Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem.
-
36
|1 Reyes 7:36|
Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.
-
37
|1 Reyes 7:37|
Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
-
38
|1 Reyes 7:38|
Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat´?¢oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.
-
39
|1 Reyes 7:39|
Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
-
40
|1 Reyes 7:40|
Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:
-
41
|1 Reyes 7:41|
la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
-
42
|1 Reyes 7:42|
kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
-
43
|1 Reyes 7:43|
kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10