-
-
Esperanto
-
-
28
|1 Reyes 22:28|
Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.
-
29
|1 Reyes 22:29|
Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
-
30
|1 Reyes 22:30|
Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.
-
31
|1 Reyes 22:31|
La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.
-
32
|1 Reyes 22:32|
Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.
-
33
|1 Reyes 22:33|
Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.
-
34
|1 Reyes 22:34|
Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.
-
35
|1 Reyes 22:35|
Sed la batalo plifortigxis en tiu tago, kaj la regxo staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la cxaro.
-
36
|1 Reyes 22:36|
Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko:CXiu en sian urbon, cxiu en sian landon.
-
37
|1 Reyes 22:37|
La regxo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la regxon en Samario.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16