-
-
Esperanto
-
-
15
|2 Corintios 7:15|
Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi cxiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.
-
16
|2 Corintios 7:16|
Mi gxojas, ke en cxio mi povas fidi al vi.
-
1
|2 Corintios 8:1|
Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;
-
2
|2 Corintios 8:2|
nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco.
-
3
|2 Corintios 8:3|
CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,
-
4
|2 Corintios 8:4|
petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;
-
5
|2 Corintios 8:5|
kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.
-
6
|2 Corintios 8:6|
Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.
-
7
|2 Corintios 8:7|
Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.
-
8
|2 Corintios 8:8|
Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7