-
-
Esperanto
-
-
5
|2 Corintios 9:5|
Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.
-
6
|2 Corintios 9:6|
Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.
-
7
|2 Corintios 9:7|
CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.
-
8
|2 Corintios 9:8|
Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;
-
9
|2 Corintios 9:9|
kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.
-
10
|2 Corintios 9:10|
Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;
-
11
|2 Corintios 9:11|
dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.
-
12
|2 Corintios 9:12|
CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;
-
13
|2 Corintios 9:13|
cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;
-
14
|2 Corintios 9:14|
dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7