-
-
Esperanto
-
-
9
|2 Corintios 8:9|
CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.
-
10
|2 Corintios 8:10|
Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.
-
11
|2 Corintios 8:11|
Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.
-
12
|2 Corintios 8:12|
CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.
-
13
|2 Corintios 8:13|
CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,
-
14
|2 Corintios 8:14|
sed laux egaleco:via abundo nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por via manko, por ke estu egaleco;
-
15
|2 Corintios 8:15|
kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.
-
16
|2 Corintios 8:16|
Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.
-
17
|2 Corintios 8:17|
CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.
-
18
|2 Corintios 8:18|
Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7