-
-
Esperanto
-
-
27
|2 Reyes 8:27|
Kaj li iradis laux la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li estis boparenco de la domo de Ahxab.
-
28
|2 Reyes 8:28|
Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
-
29
|2 Reyes 8:29|
Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.
-
1
|2 Reyes 9:1|
La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
-
2
|2 Reyes 9:2|
Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.
-
3
|2 Reyes 9:3|
Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
-
4
|2 Reyes 9:4|
Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
-
5
|2 Reyes 9:5|
Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.
-
6
|2 Reyes 9:6|
Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
-
7
|2 Reyes 9:7|
Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5