-
-
Esperanto
-
-
19
|2 Reyes 15:19|
Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.
-
20
|2 Reyes 15:20|
Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
-
21
|2 Reyes 15:21|
La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
22
|2 Reyes 15:22|
Menahxem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis lia filo Pekahxja.
-
23
|2 Reyes 15:23|
En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.
-
24
|2 Reyes 15:24|
Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
25
|2 Reyes 15:25|
Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
-
26
|2 Reyes 15:26|
La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
27
|2 Reyes 15:27|
En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.
-
28
|2 Reyes 15:28|
Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3