-
-
Esperanto
-
-
41
|2 Reyes 17:41|
Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna tago.
-
1
|2 Reyes 18:1|
En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
-
2
|2 Reyes 18:2|
Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.
-
3
|2 Reyes 18:3|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
-
4
|2 Reyes 18:4|
Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
-
5
|2 Reyes 18:5|
La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaux li.
-
6
|2 Reyes 18:6|
Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.
-
7
|2 Reyes 18:7|
Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li.
-
8
|2 Reyes 18:8|
Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza kaj gxia regiono, de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.
-
9
|2 Reyes 18:9|
En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3