-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 12:1|
Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj.
-
2
|Hechos 12:2|
Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano.
-
3
|Hechos 12:3|
Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.
-
4
|Hechos 12:4|
Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
-
5
|Hechos 12:5|
Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed pregxo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.
-
6
|Hechos 12:6|
Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon.
-
7
|Hechos 12:7|
Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.
-
8
|Hechos 12:8|
Kaj la angxelo diris al li:Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li:JXetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu min.
-
9
|Hechos 12:9|
Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas vizion.
-
10
|Hechos 12:10|
Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13