-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 12:11|
Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.
-
12
|Hechos 12:12|
Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj.
-
13
|Hechos 12:13|
Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por auxskulti,
-
14
|Hechos 12:14|
kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego.
-
15
|Hechos 12:15|
Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo.
-
16
|Hechos 12:16|
Sed Petro dauxrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.
-
17
|Hechos 12:17|
Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris:Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.
-
18
|Hechos 12:18|
Kaj kiam tagigxis, farigxis inter la soldatoj ne malgranda ekscitigxo, kio farigxis kun Petro.
-
19
|Hechos 12:19|
Kaj Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
-
20
|Hechos 12:20|
Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata de la lando de la regxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13