-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
38
|Hechos 8:38|
Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin.
-
39
|Hechos 8:39|
Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante.
-
40
|Hechos 8:40|
Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.
-
1
|Hechos 9:1|
Kaj Sauxlo, ankoraux spirante minacojn kaj mortigon kontraux la discxiploj de la Sinjoro, iris al la cxefpastro,
-
2
|Hechos 9:2|
kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
-
3
|Hechos 9:3|
Kaj dum li vojagxis, li alproksimigxis al Damasko; kaj subite ekbrilegis cxirkaux li lumo el la cxielo;
-
4
|Hechos 9:4|
kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
-
5
|Hechos 9:5|
Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;
-
6
|Hechos 9:6|
sed levigxu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.
-
7
|Hechos 9:7|
Kaj liaj kunvojagxantoj staris mutaj, auxdante la vocxon, sed vidante neniun.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5