-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Hechos 28:15|
Kaj de tie la fratoj, auxdinte pri ni, venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Pauxlo dankis Dion, kaj kuragxigxis.
-
16
|Hechos 28:16|
Kaj kiam ni eniris en Romon, al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato, kiu lin gardis.
-
17
|Hechos 28:17|
Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraux la popolo nek kontraux la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,
-
18
|Hechos 28:18|
kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, cxar en mi estis nenio meritanta morton.
-
19
|Hechos 28:19|
Sed kiam la Judoj kontrauxparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaux mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.
-
20
|Hechos 28:20|
Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, cxar pro la espero de Izrael mi portas cxi tiun katenon.
-
21
|Hechos 28:21|
Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aux parolis pri vi ion malbonan.
-
22
|Hechos 28:22|
Sed ni deziras auxdi de vi, kion vi opinias; cxar pri tiu sekto ni scias, ke cxie oni kontrauxparolas al gxi.
-
23
|Hechos 28:23|
Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.
-
24
|Hechos 28:24|
Kaj unuj kredis la parolitajxojn, kaj aliaj ne kredis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31