-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Hechos 27:9|
Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojagxo jam farigxis dangxera, cxar jam pasis la Fasto, Pauxlo avertis ilin,
-
10
|Hechos 27:10|
dirante al ili:Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojagxo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la sxargxo kaj de la sxipo, sed ankaux de niaj vivoj.
-
11
|Hechos 27:11|
Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la sxipo, ol la parolon de Pauxlo.
-
12
|Hechos 27:12|
Kaj cxar la haveno ne estis suficxe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis sxipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.
-
13
|Hechos 27:13|
Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime.
-
14
|Hechos 27:14|
Sed post mallonga tempo atakis nin el gxi uragana vento, kiu estas nomata Euxrakilo;
-
15
|Hechos 27:15|
kaj kiam la sxipo estis kaptita kaj ne povis kontrauxstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.
-
16
|Hechos 27:16|
Kaj kurinte sub la sxirma flanko de insuleto, nomata Kauxda, ni kun granda klopodo apenaux povis savi la boaton;
-
17
|Hechos 27:17|
kaj suprenlevinte gxin, oni uzis helpilojn, por subzoni la sxipon; kaj timante, ke ni estos jxetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.
-
18
|Hechos 27:18|
Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis eljxetadon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31