-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
39
|Hechos 27:39|
Kaj kiam plene tagigxis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablajxo, kaj ili konsiligxis inter si, cxu ili povos surpeli sur gxin la sxipon.
-
40
|Hechos 27:40|
Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la sxnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antauxvelon kontraux la vento, ili sin direktis al la sablajxo.
-
41
|Hechos 27:41|
Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la sxipon; kaj la antauxo fiksigxis kaj restis nemovebla, sed la malantauxo rompigxis de la forto de la ondoj.
-
42
|Hechos 27:42|
Kaj farigxis intenco cxe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnagxu kaj forkuru.
-
43
|Hechos 27:43|
Sed la centestro, dezirante savi Pauxlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas nagxi, forjxetu sin unuaj kaj iru al la tero;
-
44
|Hechos 27:44|
kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la sxipo. Kaj tiamaniere cxiuj savigxis sur la teron.
-
1
|Hechos 28:1|
Kaj kiam ni savigxis, tiam ni sciigxis, ke la insulo estas nomata Melita.
-
2
|Hechos 28:2|
Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; cxar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin cxiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.
-
3
|Hechos 28:3|
Sed kiam Pauxlo kolektis faskon da vergoj kaj metis gxin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkrocxigxis al lia mano.
-
4
|Hechos 28:4|
Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia:Sendube cxi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li savigxis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5