-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Hechos 27:29|
Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili jxetis kvar ankrojn el la sxiplmalantauxo, kaj pregxis, ke tagigxu.
-
30
|Hechos 27:30|
Kaj kiam la maristoj sercxis rimedon forkuri el la sxipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antauxo,
-
31
|Hechos 27:31|
Pauxlo diris al la centestro kaj la soldatoj:Se cxi tiuj ne restos en la sxipo, vi ne povas savigxi.
-
32
|Hechos 27:32|
Tiam la soldatoj detrancxis la sxnurojn de la boato, kaj lasis gxin defali.
-
33
|Hechos 27:33|
Sed gxis venis la tagigxo, Pauxlo petis cxiujn, ke ili prenu iom da nutrajxo, kaj li diris:La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi dauxre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
-
34
|Hechos 27:34|
Tial mi petas vin preni nutrajxon, cxar cxi tio koncernas vian savon; cxar ecx unu haro ne pereos el la kapo al vi cxiuj.
-
35
|Hechos 27:35|
Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.
-
36
|Hechos 27:36|
Tiam ili cxiuj kuragxigxis, kaj ankaux mem prenis nutrajxon.
-
37
|Hechos 27:37|
Kaj ni cxiuj en la sxipo estis ducent sepdek ses animoj.
-
38
|Hechos 27:38|
Kaj mangxinte gxissate, ili malpezigis la sxipon, eljxetante la tritikon en la maron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5