-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Hechos 28:5|
Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.
-
6
|Hechos 28:6|
Sed ili atendis, ke li sxvelos aux falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili sxangxis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.
-
7
|Hechos 28:7|
Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.
-
8
|Hechos 28:8|
Kaj la patro de Publio kusxis malsana de febro kaj disenterio; al li Pauxlo eniris, kaj pregxis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.
-
9
|Hechos 28:9|
Kaj post tiu faro, ankaux ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;
-
10
|Hechos 28:10|
cxi tiuj ankaux honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili sursxipigis cxion, kion ni bezonis.
-
11
|Hechos 28:11|
Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria, kiu travintris cxe la insulo; kaj gxia insigno estis la GXemeloj.
-
12
|Hechos 28:12|
Kaj albordigxinte cxe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.
-
13
|Hechos 28:13|
Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,
-
14
|Hechos 28:14|
kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti cxe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojagxis al Romo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5