-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 26:21|
Pro cxi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.
-
22
|Hechos 26:22|
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras gxis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:
-
23
|Hechos 26:23|
ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.
-
24
|Hechos 26:24|
Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.
-
25
|Hechos 26:25|
Sed Pauxlo diris:Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkasxe parolas vortojn de vero kaj prudento.
-
26
|Hechos 26:26|
CXar tiujn aferojn tre bone scias la regxo, al kiu mi parolas maltime; cxar mi konvinkigxis, ke nenio el cxi tio estas kasxita for de li, cxar cxi tio ne estas farita en angulo.
-
27
|Hechos 26:27|
Regxo Agripo, cxu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas.
-
28
|Hechos 26:28|
Kaj Agripo diris al Pauxlo:En mallonga tempo vi konvinkos min farigxi Kristano.
-
29
|Hechos 26:29|
Kaj Pauxlo diris:Mi volus pregxi al Dio, ke, cxu en mallonga aux en longa, ne nur vi, sed ankaux cxiuj, kiuj auxskultas min hodiaux, farigxu tiaj, kia mi estas, krom cxi tiuj katenoj.
-
30
|Hechos 26:30|
Kaj starigxis la regxo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5