-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Hechos 25:18|
La akuzantoj, starigxinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,
-
19
|Hechos 25:19|
sed havis kelkajn demandojn kontraux li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Pauxlo asertis, ke li vivas.
-
20
|Hechos 25:20|
Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, cxu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti jugxata koncerne tiun aferon.
-
21
|Hechos 25:21|
Sed kiam Pauxlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Mosxto, mi ordonis gardi lin, gxis mi povos lin sendi al Cezaro.
-
22
|Hechos 25:22|
Kaj Agripo diris al Festo:Volonte ankaux mi auxskultus tiun viron. Morgaux, li diris, vi lin auxskultos.
-
23
|Hechos 25:23|
Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la auxditorion kun la cxefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Pauxlon.
-
24
|Hechos 25:24|
Kaj Festo diris:Regxo Agripo, kaj cxiuj viroj, kiuj cxeestas kun ni, vi vidas cxi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaux cxi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
-
25
|Hechos 25:25|
Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj cxar li mem apelaciis al lia Imperiestra Mosxto, mi decidis sendi lin.
-
26
|Hechos 25:26|
Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaux vin cxiujn, kaj precipe antaux vin, regxo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
-
27
|Hechos 25:27|
CXar sxajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraux li metitajn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5