-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Hechos 24:15|
kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaux akceptas, ke estos iam relevigxo de la justuloj kaj de la maljustuloj.
-
16
|Hechos 24:16|
En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj.
-
17
|Hechos 24:17|
Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn;
-
18
|Hechos 24:18|
cxe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed cxeestis iuj Judoj el Azio,
-
19
|Hechos 24:19|
kiuj devus esti cxi tie antaux vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraux mi.
-
20
|Hechos 24:20|
Alie cxi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaux la sinedrio,
-
21
|Hechos 24:21|
krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili:Pri la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata de vi hodiaux.
-
22
|Hechos 24:22|
Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris:Kiam alvenos la cxefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon.
-
23
|Hechos 24:23|
Kaj li ordonis al la centestro gardi Pauxlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.
-
24
|Hechos 24:24|
Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Pauxlon kaj auxskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5