-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Hechos 23:20|
Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Pauxlon malsupren morgaux en la sinedrion, kvazaux ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
-
21
|Hechos 23:21|
Sed ne konsentu al ili, cxar embuskas kontraux li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena jxuro sin ligis nek mangxi nek trinki, gxis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
-
22
|Hechos 23:22|
Tiam la cxefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri cxi tio.
-
23
|Hechos 23:23|
Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru gxis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;
-
24
|Hechos 23:24|
kaj provizu bestojn, por sidigi Pauxlon kaj konduki lin sendangxere al Felikso, la provincestro.
-
25
|Hechos 23:25|
Kaj li skribis leteron laux jena formo:
-
26
|Hechos 23:26|
Klauxdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.
-
27
|Hechos 23:27|
CXi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciigxinte, ke li estas Romano.
-
28
|Hechos 23:28|
Kaj dezirante scii la kauxzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion;
-
29
|Hechos 23:29|
kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia legxo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aux katenojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5