-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Hechos 22:20|
kaj kiam estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
-
21
|Hechos 22:21|
Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
-
22
|Hechos 22:22|
Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu.
-
23
|Hechos 22:23|
Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj jxetis polvon en la aeron,
-
24
|Hechos 22:24|
la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.
-
25
|Hechos 22:25|
Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan?
-
26
|Hechos 22:26|
Kaj kiam la centestro tion auxdis, li iris al la cxefkapitano kaj raportis, dirante:Kion vi celas fari? cxar cxi tiu viro estas Romano.
-
27
|Hechos 22:27|
Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes.
-
28
|Hechos 22:28|
Kaj la cxefkapitano respondis:Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Pauxlo respondis:Sed mi naskigxis tia.
-
29
|Hechos 22:29|
Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11